Jonathan:

>Lau mia sperto, la angla substantivo "actor" povas implici
>ichecon au ne. Tio varias inter anglalingvanoj. Nun en Usono pli 
>multaj uzantoj
>uzas la vorton sen seksa implico ol antaue. Konjekte, 35% hodiau 
>kontrau 5% en 1960.

Bone, sed kion tio pruvas, krom, ke tio estas okazanta nun en Usono. 
Evidente tio povas esti okazanta ankau inter anglalingvaj parolantoj 
de Esperanto, sed esperantistoj vivias en multaj landoj kaj havas 
multajn lingvojn. De kiam, se io okazas en Usono, ghi okazu ankau en 
Esperanto nepre kaj tuj?

Mi ja havas la impreson, ke ni estas transirantaj de situacio en kiu 
Warenghien aldonis o-finajhon al la franca al situacio, en kiu oni 
aldonas o-finajhojn al la angla.

Amike

Renato

~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
Italujo <[EMAIL PROTECTED]>
~ ~ ~

Rispondere a