Arnold VICTOR:
> Vi miskomprenas, ke estas iaspeca movado por angligi Esperanton. La
> movado estas por emfazi la lauxfundamentan, specian sencon de tiaj
> vortoj, kiel ekz., bovo, aktoro, instruisto.
Kara Arnold,
Pardonu mian pedantecon, sed mi ne povas ne rimarki,
ke en tiu cxi frazo vi uzas radikojn "spec-" kaj "speci-".
Laux ReVo "specio" havas ununuran signifon.
Cxu do vi
(a) opinias, ke cxiu el la aroj de bovoj, aktoroj
kaj instruistoj formas "sxtupon de zoologia klasifiko"
(notinde, lauxdifine, membroj de specio povas
interkruciĝi kaj heredigi siajn ecojn ;)
(b) uzas la nocion "specio" kiel (nekutiman) metaforon,
(c) kontestas la difinon de ReVo, ekzemple,
per pluigo de la signifo de "speci-"
aux
(d) simple erare uzis "speci-" anstataux "spec-"?
Mi certigas vin, ke mi vere demandas sincere,
por kompreni vian intencon.
Amike,
-Alex