Wieland Pusch: > Nun aktuala datenbazo estas en Estas certa ironio en tio, ke kunlaboranto de ReVo (en kiu oni trovas konvinkan eksplikon de tio, kial la radiko "datum-" estas preferinda) tamen uzas formon kun "daten-".
Cxu tio estis hazarda misuzo aux pasiva protesto? Aux cxu eble tion kauxzas, ke "datum-" en ReVo dume ne estas markita "evitinda" - konjekteble pro tio, ke (espriminte sian opinion) la revuloj volas tamen lasi la definitivan decidon al la libera evoluo de la lingvouzo kaj eviti rektan jugxon? Nu, tiu jugxo jam enestas eksplicite en la artikolo "datum-" kaj implicite en la malpleneco de la artikolo "daten-" - tial, se temas pri riverencado de objektiveco, gxi estas konfuza kaj nekonsekvenca. Amike, -Alex
