On Dec 20, 2007 12:28 PM, Wieland Pusch <[EMAIL PROTECTED]> wrote:
> Thursday, December 20, 2007, 10:34:18 AM, Zmicier/vi skribis:
> ZL>  ankau en la reta versio serco por japanaj ne funkcias. do estas ne via
> ZL>  zorgo :)
> Do ecx pli estas mia zorgo :-(


> Sed cxe mi ambaux sercxoj funkcias. Almenaux se mi aldonas % cxe la
> fino. Mi ne regas la japanan, sed ofte askeptas tiel: aaa [bbb]

Ŝajne mi komprenis.
Mi aldonis la japanajn tradukojn per kodo (por "blanka"):
<trd lng="ja">白い [<ind>しろい</ind>]</trd>

tio aperas en indekso: 白い [しろい]

serĉante
白い%
しろい%
[しろい]%
neniu trafo.

sed! se serĉi "白い " (kun spaceto fine, ja ĝi estas en la kodo)
tiam la serĉilo trovas la artikolon.

eble mi (aŭ alia tradukanto al la japana) devas formi tradukojn
sen la spaceto:
<trd lng="ja">白い[<ind>しろい</ind>]</trd>

aŭ la serĉilo senspacigu ([en]: trim) ambaŭflanke.
notu, ke en la japana traduko eblas krom ordinara spaceto
ankaŭ la japana &#12288; (0x3000 ideographic space).

> Se vi provas sercxi por "aaa [bbb]" mia programo supozas, ke tio estas
> regula esprimo. Pro tio sercxu por "aaa \[bbb\]".

jes, mi provis, kaj veras ke por serĉi laŭ <ind>-oj necesas tajpi:
\[しろい

tamen trovis cimon:
serĉo "[しろい" (kun unu "[" komence kaj sen "\") donas erarraporton:

Software error:
DBD::mysql::st execute failed: Got error 'brackets ([ ]) not balanced'
from regexp at sercxu.pl line 277.


> Eble mi uzu aaa kaj bbb por la sercxo, do kiel varianto.
> Mia impreso estas, ke temas pri du diversaj skribmanieroj.

jes, vere. tio estas du variantoj por skribi la saman tradukon.
unu estas tradicia skribo, alia estas nur prononc-indikoj.
tamen serĉado bonus laŭ ambaŭ.


> Mi celas oferti nur aktualigon de la datenbazo. La html- kaj
> xml-dosierojn oni jam delonge povas elsxuti.

bone

-- 
Zmitro Lapcionak <http://zmila.at.tut.by>

Rispondere a