> oil (fossil fuel) = petrolo
crude oil = nafto
petroleum = nafto _aux_ nafto kaj gaso
Mi sekvas kun la sama strec'iteco, per kiu oni sekvas krim-romanon,
la diskuton pri nafto kaj petrolo.
Mi kredas ke la sistemo en Esperanto (tiel kiel la Universala Vortaro
kaj PIV prezentas g'in) estas:
naft-o (materialo en la tero ankorau' ne elterigita au' g'enerale
kruda materialo)
petrol-o (materialo elterigita kaj plulaborebla kaj uzebla).
Dmitri, lau' mia kompreno, volas uzi "naft-" por ambau' aj'oj. Lau'
iom g'enerala uzo en la okcidento, se mi bone komprenas, oni emas uzi
"petrol-" por ambau' aj'oj (Arabujo estas ric'a je petrolo).
Unue eble ni devas interkonsenti pri tio, antau' ol provi pluiri por
trovi la murdinton en la okazo de benzino/mazuto/dizel-oleo/ktp.
Amike
Renato
~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
Italujo <[EMAIL PROTECTED]>
~ ~ ~