Saluton, kara Dmitri!
Vi ne faris gravegan rimarkon en viaj asertoj: por vi, _amerikaj_ geologoj,
> influitaj per usonanoj. Niaj (ekssovietiaj) geologoj, naftoekstraktistoj
> kaj
> naftorafineristoj uzas ununuran vorton «neft'» (ruse) aux «nafta»
> (belaruse
> kaj ukrajne) ambaux por la entera nafto, kaj por la elterigita nafto.
Mi komprenas, kara. Por vi, la krudajxo ene kaj for de la tero estas "neft'"
kaj "neft'". Ankaux por ni ili estas la sama ajxo (kvankam kun malsama
nomo): "petroleum" kaj "petroleum". En Esperanto, nafto kaj nafto. La fakto
esti ene aux for ne sxangxas la krudajxon rilate al tio, ke gxi estas kruda.
Evidente iom da gaso eliras pro la sxango de temperaturo, sed principe de
premo, tamen tio kompreneble ne malkrudigas la oleon. Kaj mi prezentis nian
uzon de dua vorto ("petroleum" por la krudajxo kaj "naphtha" por la
rafinita), ne simple cxar ni uzas unu por kruda kaj alian por rafinita, sed
cxar "naphtha" specife rilatas al rafinajxo enhavanta naftenojn. Aliaj
rafinajxoj nepre ricevas aliajn nomojn ol naphtha. Cxu vi komprenis, kion mi
dirvolis?
Min kontentigas scii pli pri la geologia terminaro en Rusujo kaj aliaj, cxar
mi bedauxrinde ankoraux ne konas rusajn geologojn. Tamen ne temas simple pri
amerika uzo aux usona influo en Ameriko, cxar multaj landoj de Euxropo uzas
difinojn similajn al tiuj de Usono. Pro tiu diskuto mi ekesploris la aferon
kaj ekrimarkas, ke Germanujo kaj ecx Grekujo havas similan komprenon rilate
al nafto/petrolo, kiu estus malsama de tiu esperanta.
Vi ja
> devas scii, ke apenaux nafto eliras tersurfacen kaj malvarmigxas gxis la
> cxirkauxa temperaturo, la gazoj (naftogazo) disigxas de la fluajxo.
Ne, tute ne, kara... Dio volu, gxi estus tiel simpla. Apartigi la gasojn de
la oleo estas tre kompleksa tasko, kiu cxiutage defias niajn sindonajn
kemiistojn. La gasoj estas tiel dissolvitaj en la oleo (kaj pro pluraj
kialoj), ke la apartigo estas tre malfacila. Ne hazarde ekzistas procesejoj
por vere apartigi tiujn du partojn. Mi ne bezonas ekspliki la kemion, kial
la gaso ne eliras facile la oleon, kun la risko, ke mi lacigus vin. Tamen la
malvarmigxo pli baras ol helpas la elfluo de la gasoj, cxar gxi igas la
oleon pli malmola. Male la falo de premo emas liberigi la gasojn.
Do, mi
> ne vidas iun kialon uzi — laux usoneca maniero — apartan vorton por la
> entera nafto, miksigxinta kun gazoj («petroleum»), kaj por la nafto,
> fluanta
> rafinerien («crude oil»). Tio estus «okcidenta dialekto» de Esperanto. Kaj
> nafto estas nafto (aro de naturaj, enteraj, fluaj hidrogenkarbonajxoj).
Vi ne bone komprenis, kion mi diris. Konsideri nafton kiel kaj oleon kaj
gasojn aux nur kiel oleon estas simple vario de difino. Kelkaj difinoj (estu
en cxiu ajn lingvo, sendepende de la nomo, per kiu ni konas "nafton")
konsideras, ke nafto estas la tuton ekstratotan sub la tero, cxar nafto
havas en si mem solidon (ciron, asfalton, parafinon), likvajxon (la oleo
mem) kaj gasojn (tute dissolvitajn, veran parton de nafto). Aliaj difinoj
konsideras nafton nur kiel la oleon kaj solidojn kaj tiel plu. Tio estas nur
difino, ne aksiomo.
Nu, mi ankoraux scivolas, kiel rusoj nomas "naphtha", t.e. la rafinita parto
de nafto, kiu enhavas cxefe naftenojn. Cxu vi povas sercxi por mi?
Bedauxrinde mi (ankoraux) ne scipovas vian interesan lingvon... :-/
> Amike,
>
> Dmitri Gabinski
Same amike,
Fernando