English = Esperanto

oil (fossil fuel) = petrolo
petrol = benzino
benzine = petrola etero

petroleum = nafto, kruda petrolo
naphtha = ??

Kia koshmara rebuso!

Mi ankorau ne trovis Esperantan terminon, kies difino estas sama kiel
tiu de la angla vorto naphtha:
http://en.wikipedia.org/wiki/Naphtha

Ne estas "nafto". Eble "naftajho" au simile...?

Sonja


--- In [email protected], "Fernando Maia Jr" <[EMAIL PROTECTED]> wrote:
>
> Saluton, karaj majstroj!
> 
> Tiu simpla e-isto havas certan dubon pri la difinoj petrolo kaj nafto en
> Revo... Nu, ili tute kontrauxas tion, kion mi lernis kaj kio estas
konata
> almenaux de la tuta geologaro en Ameriko. :-(
> 
> Nu, mi jam diris unufoje, ke mi estas geologo kaj cetere laboras super
> petrola geologio. Tio evidente mi diras ne pro pedanteco, sed nur
por doni
> ian valoron al miaj vortoj antaux via klereco. Mi diris "en
Ameriko", cxar
> mi ja havas malmulte da kontakto kun geologoj en Euxropo, tamen cxi
tie en
> Ameriko mi konas geologoj el Kanado, Usono, Peruo, Bolivio kaj Argentino
> (tiuj estas, kiujn mi memoras, cxar mi ofte babilas kun ili), krom
> Brazilo. El Euxropo mi konas polan geologinon kaj mi atendas sxian
respondon
> al mia demando pri tio, kion sxi komprenas pri petrolo kaj nafto.
> 
> Mi ekspliku al vi. Por ni, geologoj, "petrolo" estas la *kruda* oleajxo,
> kiun ni eltiras el la rokoj. Ekzistas certaj varioj de difino, tamen
cxiuj
> konsentas, ke petrolo estas la krudajxo. Kaj la varioj mem nur ekzistas,
> cxar unuj konsideras petrolon la tuton de la krudajxo ( t.e. kaj
oleo kaj
> gaso kaj solidoj), kaj aliaj konsideras gxin aux nur oleon aux nur
oleon kaj
> solidojn. Solidon oni komoprenu kiel "ciron" aux "asfalton", cxar certaj
> petroloj estas tiel malmola, ke oni jam povas diri gxin solida (sed
evidente
> ili ne estas tute solidaj...). Nu, tiu estas la difino, kiun
(almenaux) la
> amerika geologaro uzas por petrolo. Resume: kruda oleajxo, kiun oni
eltiras
> el la rokoj, kiu povas kompreni oleon, gason kaj solidojn aux nur
oleon aux
> nur oleon kaj solidojn, laux unuj aux aliaj difinoj.
> 
> Aliflanke "nafto" estas "frakcio" (parto) de *rafinita* petrolo, kiu
enhavas
> "naftenojn", t.e. specifa tipo de hidrokarbono. Kiam la petrolo jam
de sia
> natura formo enhavas multege da naftenoj, ni ja povas diri gxin naftena
> oleo, sed ne nafto mem. Nafto necese portas la ideon ''rafinita''.
> 
> Felicxe grava petrola vortaro (en la angla!) de la internacia kompanio
> Schlumberger havas difinon por petrolo, nafto kaj simila. Se interesas,
> legu:
> * http://www.glossary.oilfield.slb.com/Display.cfm?Term=petroleum por
> petrolo
> *
>
http://www.glossary.oilfield.slb.com/Display.cfm?Term=naphthenic%20hydrocarbonpor
> nafteno kaj nafto
> *
>
http://www.glossary.oilfield.slb.com/Display.cfm?Term=naphthene%2Dbase%20crude%20oilpor
> naftena oleo
> 
> Alia grava petrola vortaro, en la portugala, kiun mi havas nur en papero
> same difinas tiujn vortojn.
> 
> Kaj same felicxe la angla kaj la portugala vikipedioj havas similajn
> difinojn, kiu montras, ke almenaux angloj kaj aliaj denaskaj
anglaparolantoj
> kaj portugaloj kaj aliaj portugalaparolantoj konsentas kun ili (cxar
tiuj
> vikipedioj evidente ne estas nur angla aux usona/portugala aux brazila,
> tamen reprezentas la komprenon de almenaux la denaskaj lingvanoj).
> 
> Nun komparu cxion, kion mi prezentis, kun la difinojn en Revo:
> * http://reta-vortaro.de/revo/art/petrol.html#petrol.0o Petrol/o
> * http://reta-vortaro.de/revo/art/naft.html#naft.0o Naft/o
> 
> Vi certe rimarkus, ke la difinojn tute kontrauxas. Ho, ve, tio vere
> cxagrenas min... :-/ Mi ne venis cxi tie por konvinki vin, ke tiuj
difinoj
> eraras, sed por peti de vi klarigon pri la kialo de tia rekta maleco en
> Esperanto.
> 
> Kore kaj antauxdanke,
> 
> Fernando
>


Rispondere a