> Kaj mi tre dubas ke Z nomus la surfacon de lago "akva aperturo". > > -- > Sergio
Ve! vi scias ke mi ne nomis la surfacon de lago "akva aperturo". Cxu eblas dikuti kun iu kiu tordas miajn dirojn? Vi bone scias ke la kapo de la fisxo kiu eliras el la akvo sxangxas la surfacon. la vorto "aperturo" ne tiom ofte estas bezonata ol "truo" kaj "kavo" aux la precizaj terminoj kiuj esprimas iuj truoj aux kavoj aux aperturoj, tamen ne pro tio oni devas kondamni la vorton. Vi demandis al mi ekzemplojn kaj mi honeste respondis por ke oni komprenu ke mi klare diferencigas la vorto aperturo de truo kaj de kavo. Mi plurfoje legis de kompetentaj lingvistikoj ke la lingvo Esperanto ne estas suficxe ricxa por esprimi nuancojn kaj ecx ke mankas al gxi precizecon. Evidente... se oni pelas de vortaroj la vortojn ne kutime uzatajn por anstatauxigi ilin per la plej proksimaj terminoj la lingvo multe perdos. Fino de la diskuto por mi kiu havas hodiaux multe da aliaj aferoj farindaj. Mireja
