>> Mireja: >> Ofte rande de truoj estas aperturo(j). Sed la truo ne estas la aperturo >> de la truo.
> Povas esti, ke vi pravas, sed mi venas de landoparto en mia lando, kiu > estas konata pro sia absoluta kampareco kaj manko de teoriaj > interesig'oj. Iom pli serioze mi volas diri, ke ofte troaj distingoj > estas malfacilaj por simplaj parolantoj kiel mi. > Amike > Renato Vi pravas ke en cxiutaga lingvajxo, cxu franca, cxu itala, cxu Esperanta, cxu alia, oni sxajne ne distingas inter truo kaj gxia aperturo sed la kadro de nia diskuto estas elstarigxo de vortaro do miaopinie oni devas esti multe pli rigora ol sur aliaj terenoj. Sed mi diris nur personan opinion diskuteblan. Plie mi estas novulo kiel redaktanto do ne ankoraux bone konas la "Dekalogon" de cxi tiea "bona sinteno". Mireja deziras al vi bonan posttagmezon kaj unuamajan tagon.
