> Renato Corsetti a écrit : > Mi sekvas kun persisto (estas mi esperantisto) la diskuton pri > "aperturo". Naiva re-demando: kial "malfermaj'o" ne tau'gas?
Unue la vorto "malfermajxo" estas malklara por tiuj kiuj ne parkerigis la vortaron Revo. Oni gxin povas kompreni " ajxo kiu malfermas" aux "ajxo malfermita". Due mi suspektas ke gxi estas simpla pauxsado de la franca "ouverture", en kiu estas la nocio "malfermi". Trie aperturo ne nepre rilatas al "malfermi", kiel mi jam diris, en malfermajxo estas io dinamika (pro la verbo "malfermi", dum en "aperturo" estas nur io stata, iu loko per kiu oni povas eliri kaj eniri, do io kiu permesas transiradon. > Dua naiva propono: se oni vere bezonas duan radikon apud "ferm-", ni uzu > la radikon "fatiho" el la araba (kiu ne havas kunligojn en la menso de > eu'ropanoj bazitajn sur la eu'ropaj lingvoj). Se la radiko "fatiho" > disvastig'os eble "aperturo" estas pravigebla. > Amike > Renato Mi ne defendas la radikon mem sed mi defendas la nocion mem. Mi pretas enkapigi ajnan novan terminon kiun la Akademianoj proponus sed estas tamen iomete strange ke vortojn uzitajn de Zamenhof oni jxetu en rubujon por krei novan neologismon. Mireja
