Bernhard Pabst kirjoitti:

> Antaux jaroj iuj ja malhelpis, ke en ReVo registrigxu "sinkrona",
> cxar lauxaserte "superflua". Cxu vi povas helpi al mi traduki la
> supre menciitan nocion sen "sinkrona"? ("tersamtempa orbito" laux
> mi estas nekontentiga).

"Sinkrona" ne signifas chi tie nur "samtempa" (tio estus vershajne 
"simultana" en via Esperanto), sed iom pli: tia satelito havas saman 
angulan rapidon kiel Tero kaj do rondiras samtakte kun Tero. La 
satelita orbito do estas *samtakta* kun Tero, kaj oni povas ghin 
unuvorte kaj apenau miskompreneble nomi *tertakta*. En odinara teksto, 
se oni ne bezonas analizi la detalojn de satelitaj orbitoj, ne 
ekzistas bezono diferencigi la subkategorion "ter-senmova", "fiksloka" 
(geostationär), kaj sufichas la vorto "tertakta". - Marc bele montris, 
kiel la china pritraktas la vorton.  Tiuj ekzemploj donu al vi plian 
inspiron, se "tertakta" ne kontentigas vin.

> Cxu la difino de orbito kombinita kun tiu de astro en ReVo ne estas tro
> malvasta? Laux tio oni ne povus paroli pri "satelita orbito", kiu klare
> kontrauxas la uzon en cxiuj etnolingvoj en Viki.

Jes, la difino estas tro malvasta.

> Cxu iu povas klarigi al mi, kion la ekzemplo-frazo cxe "orbiti" signifas? "
> kvazausatelitoj ... orbitas la Sunon apud najbareco de planedo" (... apud
> najbareco de planedo??? 

La frazo estas malbone vortigita kaj elektita el teksto, kies 
lingvajho ne estas modela nek tauga por REVO. Sed REVO referencas al 
la originala teksto, trovebla rete. Tie vi povas legi, kion la autoro 
nomas "kvazausatelito".

--
Harri

Rispondere a