"Harri Laine" kirjoitti:

> Antaux jaroj iuj ja malhelpis, ke en ReVo registrigxu "sinkrona",
> cxar lauxaserte "superflua". Cxu vi povas helpi al mi traduki la
> supre menciitan nocion sen "sinkrona"? ("tersamtempa orbito" laux
> mi estas nekontentiga).

"Sinkrona" ne signifas chi tie nur "samtempa" (tio estus vershajne
"simultana" en via Esperanto),

Dankon al Harri kaj Marc pro la interesaj proponoj. Fakte ne temas pri "mia 
Esperanto". Mi trovis "tersinkrona orbito" en artikolo de cxina auxtoro en 
la periodajxo Tutmonda Scienco kaj Tekniko el Pekino.

Egale, kiun ajn formon oni preferas, neniun oni trovas en ReVo. Tiupunkte 
gxi ne helpas. Kiu tamen volas kompreni "tersinkrona orbito" devas 
informigxi aliloke, ekzemple en la Esperanto-persa vortaro de Azari de 2000, 
kiu kompreneble havas "sinkrona". Post kelkaj similaj spertoj, homoj 
prioritate sercxos en iu el la multaj konkurencaj vortaroj cxu retaj cxu 
libro-formaj. Kaj la pozicio de ReVo en la vortara merkato plie malfortigxas 
de semajno al semajno.

Domagxe ...

Bernhard 

Rispondere a