Antaux jaroj iuj ja malhelpis, ke en ReVo registrigxu "sinkrona", cxar 
lauxaserte "superflua". Cxu vi povas helpi al mi traduki la supre menciitan 
nocion sen "sinkrona"? ("tersamtempa orbito" laux mi estas nekontentiga). 
Pri kio temas, vi vidas tie cxi

// http://de.wikipedia.org/wiki/Geosynchrone_Umlaufbahn

aux en iuj el la aliaj lingvoj - vi certe trovos iun, kiun vi povas lege 
kompreni (cxiuj havas "geosinkron", cxe la lasta nur aperas kestetoj sur mia 
ekrano).

Cxu la difino de orbito kombinita kun tiu de astro en ReVo ne estas tro 
malvasta? Laux tio oni ne povus paroli pri "satelita orbito", kiu klare 
kontrauxas la uzon en cxiuj etnolingvoj en Viki.

Cxu iu povas klarigi al mi, kion la ekzemplo-frazo cxe "orbiti" signifas? " 
kvazausatelitoj ... orbitas la Sunon apud najbareco de planedo" (... apud 
najbareco de planedo??? - cxu simple "proksime de planedo" ?? kial ReVo 
diskonigas tiel malklaran kaj malbonan stilon, tute nek modelan nek 
imitindan?) - cxu do kvazauxsatelitoj ja povas orbiti, kvankam ili laux ReVo 
ne estas astroj? Vd. ankaux enorbitigi: do satelitoj kaj orbito kune, ca va, 
comme même?

Antauxdankon

Bernhard


P.S. Cxe la ekzemplo-frazo cxe orbito 3 mankas font-indiko:  "tiu speco de 
fenomeno entrenigxas iom post iom en la orbiton de la hxemiaj sciencoj". 
Evidente gxi estas prenita el PIV. Sed tie la precia frazo estas "... de la 
**k**emiaj sciencoj". Iom mallojala sxteleto, cxu ne? 

Rispondere a