> De: "Serge Leblanc" <[EMAIL PROTECTED]> > Ĉu nekomputila spertulo komprenos ion per la vorto 'aplikaĵo'? > Verŝajne, ili nenion komprenos!
Por mi kiel laikulo pri komputiloj "aplikajxo" estas ne tre klara. Ecx pli malklara estas "cxiesajxo". Mi iom demandis en aliaj listoj kaj - almenaux mi ne estis la sola, kiu ne komprenis ;-)) Granda problemo estas la multsignifa angla -er: compiler: cxu masxino, aparato aux programo? komanda interpretilo: cxu masxino, aparato aux programo? Ja, eble vi ridas, sed kredu min, ekzistas pli da homoj, kiuj tion ne scias, ol multaj de la bonajn komputilaj sorcxistoj en tiu listo eble imagus. Mi estus tre kontenta, se almenaux la bazaj komputilaj terminoj restus kompreneblaj ankaux por nefakuloj. Amike Bernhard
