Kara Bernhard kaj Serge,

Kiel fakulo (komputila programisto) mi povas tutbone kompreni la ekzistantan
difinon por 'aplika programaro'
http://reta-vortaro.de/revo/art/progra.html#progra.0o :
"Kolekto da aplikaj
programoj<http://reta-vortaro.de/revo/art/progra.html#progra.0o.aplika>por
iu ekstera aplika tereno (kontraste al sistema
programaro <http://reta-vortaro.de/revo/art/progra.html#progra.0aro.sistema>).
"
kaj ekzakte same bone mi komprenus 'aplikaĵo' kiel
"Unu aplika 
programo<http://reta-vortaro.de/revo/art/progra.html#progra.0o.aplika>por
iu ekstera aplika tereno (kontraste al sistema
programo <http://reta-vortaro.de/revo/art/progra.html#progra.0aro.sistema>).
"

Sed ambaux vortoj estas same nekomprenINDaj kiel nekomprenEBLaj por
ne-fakuloj.
Ne-fakuloj uzus tute suprajxan difinon nome "Komputila programo" kiu estas
fake negxusta (sed tamen tute tauxga por ne-fakuloj).

Se vi insistus mi klarigus ke estas amasoj da programoj kaj programeroj en
komputilo, kaj ke tiujn kiujn VI uzas apartenas al la "aplikaj", t.e. la
programoj por la fin-uzantoj kiuj ne nepre scias multe pri komputiloj.
Pro tio aplikajxo estas fakte trafa, laux mia (faka) vidpunkto.

Sed mi sentas kun vi! Vere!
Mi havas la saman senton (de senfina falado :-) kiam mi trafas (por mi) tute
nekompreneblajxojn en ReVo, ekzemple pri la musteledoj kiuj estas familio el
la ordo rabobestoj <http://reta-vortaro.de/revo/art/best.html#best.rabo0oj>(
*Mustelidae*), al kiu apartenas
lutro<http://reta-vortaro.de/revo/art/lutr.html#lutr.0o>,
marteso <http://reta-vortaro.de/revo/art/martes.html#martes.0o>,
mustelo<http://reta-vortaro.de/revo/art/mustel.html#mustel.0o>,
k.a. :-)
( http://reta-vortaro.de/revo/art/mustel1.html#mustel1.0oj   - sed almenaux
mi nun povas klaki kaj vidi bildon de la stranguloj per la Vikipedia
ligilo!)



Do, ni venus al diskutu por aux kontraux fakaj terminoj en ReVo...


Kore Jacob


2008/8/18 Bernhard Pabst <[EMAIL PROTECTED]>

>
> > De:  "Serge Leblanc" <[EMAIL PROTECTED]>
>
> > Ĉu nekomputila spertulo komprenos ion per la vorto 'aplikaĵo'?
> > Verŝajne, ili nenion komprenos!
>
>
> Por mi kiel laikulo pri komputiloj "aplikajxo" estas ne tre klara. Ecx pli
> malklara estas "cxiesajxo".
>
> Mi iom demandis en aliaj listoj kaj - almenaux mi ne estis la sola, kiu ne
> komprenis ;-))
>
> Granda problemo estas la multsignifa angla -er: compiler: cxu masxino,
> aparato aux programo? komanda interpretilo: cxu masxino, aparato aux
> programo?
>
> Ja, eble vi ridas, sed kredu min, ekzistas pli da homoj, kiuj tion ne
> scias,
> ol multaj de la bonajn komputilaj sorcxistoj en tiu listo eble imagus.
>
> Mi estus tre kontenta, se almenaux la bazaj komputilaj terminoj restus
> kompreneblaj ankaux por nefakuloj.
>
> Amike
>
> Bernhard
>
>
> ------------------------------------
>
> retposhtaj adresoj:
>  por afishi mesaghon: [email protected]
>  por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
>  por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
>  administranto:       [EMAIL PROTECTED]
>
> URL:
>  http://www.yahoogroups.com/group/revulojYahoo! Groups Links
>
>
>
>


-- 
Jacob Nordfalk
Venu al la plej granda kultura evento en esperantujo: Kultura
Esperanto-Festivalo - la 7a ĝis la 12a de julio 2009 - http://kef.saluton.dk

Rispondere a