Je 8/20/08, Wieland:
> Kara Sergio,

>  cxu mi bone komprenas, ke Jacob proponas preni la plej minusklan
>  ligon. Mi komprenas, ke tio hazardo momente estas iom gxena.

Eble pli bona heŭristiko estus elekti la varianton kun la plej
proksima uskleco.  Mi povas imagi variantojn kiel dio/Dio,
ampero/Ampero, heleno/Heleno ktp.

>  Kaj vi proponas administri liston kun ligoj, kiujn oni ne prenu?
>  Do mi prenu la unuan, kio ne estas en la listo.

>  Mi intensas unue transpreni la proponon de Jakob. Kaj se restas
>  problemoj, mi pripensos vian proponon. Cxu bone?

Jes, mi konsentas, ke ni havas intereson teni la liston mallonga.
Tamen la stelfiguro Aglo
http://reta-vortaro.de/revo/art/agl.html#agl.A0o
referencas la zoologian aglon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Aglo
kiu ial havas komencan majusklon.  Kompreneble plej bone estus korekti
en Vikipedio (se ĝiaj reguloj permesas tion); tamen probablas por
kelkaj situacioj ni tamen bezonos esceptoliston.

(Ĉi-momente artikolo pri la stelfiguro malestas en Vikipedio -- kio
cetere estas alia sufiĉe probabla escepto.)

Alia amuza escepto estas "Atlanto": la frato de Prometeo en ReVo, la
usona urbo en Vikipedio.  Kaj krome ekzistas en ReVo "atlanto"
kiel termino arkitektura.

--
Sergio

Rispondere a