Je 8/21/08, Jacob: >> Alia amuza escepto estas "Atlanto": la frato de Prometeo en ReVo, la >> usona urbo en Vikipedio. Kaj krome ekzistas en ReVo "atlanto" >> kiel termino arkitektura.
> Laux http://eo.wikipedia.org/wiki/Nomoj_de_Oceanoj fakte ne nomigxas > "Atlanto" sed Atlantiko > Do, ReVo kaj Vikipedio malsamopinias. Sed kiu pravas? Ne estas kolizio pri la oceano: en ambaŭ fontoj ĝi estas "Atlantiko", http://reta-vortaro.de/revo/art/atlant.html La diferenco estas pri "Atlanto", kiu en ReVo estas persono (la titano), kaj en Vikipedio, urbo. (Pro la DOS-atavismo la ReVaj ligiloj aspektas misgvide: "atlant.html" fakte estas "Atlantiko", sed ĉi-okaze temas pri "atlant2.html", kiu estas "Atlanto".) -- Sergio
