Saluton.

Hodiaŭ mi fartas sufiĉe bone, kaj do mi povas prizorgi malnovajn retpoŝtojn.

> > la taskon envivigi la rezulton de la diskuto, ke gxi ne restu
> > "morta litero" (plia franca frandajxo por vi). Cxu hazarde Antonio
> > Codazzi sekvas la diskuton?

Mi ne estas ĉiam en interreto. Aldone, mi ne kutimas tuj respondi, sed mi 
preferas pripensi kaj eventuale enketi antaŭe.

Bernhard skribis:
> 1.) Aux la singulara aux la plurala formo estas forstrekinda la restanta 
> difino adaptinda (nun Argonauxto difinas sin per si mem).

Ĝi estas teorie bona rimarko. Bedaŭre, kelkfoje la tuto ne estas la simpla 
sumo de ĉiu elemento. Ekzemple, Atreido kaj Atreidoj ne estas la sama afero. 
En la kazo de Argonaŭtoj, la kolektiva nomo estas la plurala vorto, sed, en 
la uzo, la singulara (ĉefe por derivaĵoj) formo estas necesa.
Ankaŭ aliaj vortoj en la ReVo difinas sin per si mem, ekzemple "sokratismo" -> 
"doktrino de Sokrato", k.t.p.

> Laux PIV2005 kaj Krause de-eo 2007 
> http://de.wikipedia.org/wiki/Goldenes_Vlies = Ora Sxaffelo do kun Sxaf-
> 
> Kial ne sekvi tiun uzon?

Jes, vi pravas.

> ankaux por tiu nova artikolo. En (de) kaj la mitologia gxemelo kaj la stelo 
> estas Pollux.
> 
> // http://de.wikipedia.org/wiki/Pollux
> 
> Eble vi sxatas aldoni (mi bedauxrinde ne majstras la ReVo-teknikon :-(()

Aldoni tradukojn estas simple. Mi sendos simplajn indikojn "rekte"-poŝte :) al 
vi.

> Laux la formalaj reguloj de ReVo gxi tamen devus probable trovigxi en la 
> artikolo pri kino, cxu ne?
> 
> kartuno gxis nun mankas en ReVo, sed vd. kartuno en Vikipedio.

Kiel mi jam diris, mi sendis la dosieron "kartuno" kune kun "kartunkino", sed 
la dosiero estis rifuzita, ĉar ĝi entenis etan eraron laŭ la xml-formala 
verkmaniero.
La formalaj reguloj de ReVo estas malklaraj en tiu kazo. "kartunkino" estas 
parto de "kartuno" aŭ de "kino"?
Por simpligi la aferon, mi kreis aparta dosieron.
Foliumante la ReVo-n, mi vidis ke tio jam okazis.

Marc Bavant skribis:
>Aliflanke necesas unue konsideri, cxu "kartun" estas enkondukinda radiko.
> Gxi sendube ekzistas en la uzo (ne en PIV)

Vortaro utilas por klarigi al la uzanto la signifon de la ekzistantaj vortoj.
Do se "kartun" ekzistas kaj estas uzata, la rimarko estas tute senutila.
Male, se mi indikis "kartuno" kiel oficiala vorto (sed mi ne faris tion!), do 
vi pravis (sed tiu frazo estas "pasinta ebleco", t.e. nereala). :)

Fakte Bernhard ĝuste skribis:
> Vi ja mem konfirmas, "ke gxi sendube ekzistas en la uzo ..." (simple, cxar 
> la vorto eniris multajn lingvojn, vd.
> // http://eo.wikipedia.org/wiki/Kartuno
> kaj de tie la aliajn lingvo-versiojn).
> 
> Do plian fojon la cxiam sama demando de ReVo: cxu prisilenti, cxu noti kaj 
> eble averti aux proponi pli bonstilan alternativon. Se vi prisilentas, la 
> homoj sercxas alie, ekz. en Vikiopedio aux Krause eo-de 1999. Gvidi uzon oni 
> nur povas per konvinkaj alternativa modelo. Al kio tauxgas vortaro, se gxi 
> silentas pri tiaj cxiutagajxoj, sed ja "ofendas geografion"?

Jes, Bernhard, mi samopinias. :)

Marc:
> "movdesegnajxo" (kiel diras aliaj?)

Kartuno ne estas movdesegnaĵo. Kiam vi malfermis retpaĝojn, vi trafis multaj 
"movdesegnaĵojn" kiuj ne estas kartunoj. :)

Renato rimarkis:
> *kartun-o* --> [...]desegn-o-film-o, bild-filmo, desegn-it-a film-o, 

Mi ne povas klarigi al ĉiuj, se mi povas al Renato.
Racie, desegno-filmo kaj bild-filmo estas pli taŭgaj por "Supergulp" de Bonvi 
aŭ por la pli moderna "Afterworld" ol "Bugs Bunny".
Fakte kartuno ne estus taŭga ankaŭ por la japana "Hokuto no ken" (itallingve 
"Ken il Guerriero" :) ).

Marc:
> Nenio pravigas, ke pro modo, snobeco, ekonomipolitika-kultura hegemonio oni 
> eljxetu la tradiciajn terminojn favore al la usona.

"Cartoon" estas nur hazarde usona vorto. Fakte tiu "cartoon" estas latinida 
(verŝajne "franc-ida") vorto "cartone" (kartono), ĉar ĝi estas la vorto uzata 
por la erojn de la desegnaĵoj por la "magia lanterno".

Marc pri tetraedro:
> Antonio gxin solvis enkondukante novan derivajxon kun marko edr.kvar0o. 
> Mi  sxatus sugesti, ke en tiaj okazoj oni nek difinu, nek traduku la novan 
> derivajxon,

... sed mi devus referenci la afero al n-edro.
Tamen, "kvaredro" ne estas "normala" n-edro. Laŭ la vido kaj laŭ la eco, ĝi 
havas sian propran "personecon". Eble la matematikistoj povas kompreni la 
kialon :)
Ĉiukaze, por la aliaj kialoj, legu sube.


** Pri la difinoj ĝenerale: **
Kiam oni kreas difinon, oni klarigas signifon. En internacia medio, tiu 
"klarigo" estas unue mensan "fiŝhokon" por "hokfiŝi" la konon en la maro de 
la menso aŭ de la realo.
Ekzemple, la difino de Aĥilo estis: <<Reĝo kaj fortega militisto en Iliado>>
Ĝi ne estas bona!
Multaj personoj ne konas Iliadon, male ĉiuj konas Aĥilon kiel "ulo vundebla en 
la kalkano".
Due, tiu tro ĝenerala priskribo estas tute taŭga ankaŭ por lia kuzo Ajakso kaj 
por multaj aliaj.

Krome, en internacia medio, multaj personoj devenas de malsamaj kulturoj.
Ekzemple, se mi kreus kapvorton "Mijamoto Muzaŝi" -> <<fortega japana 
spadisto>>, ĉu vi povas scii ion?
Ĉu vi povas serĉi ĉe Vikipedio aŭ ĝenerale ĉe Wikipedia?
Do, malŝpari vortojn ne estas ĉiam ekscese.

Fine, bona difino devas klarigi kiam kaj kie la vorto estas taŭga aŭ uzebla,
ĉar en multaj lingvoj ne ekzistas tiu nuanco aŭ preciza koncepto.
Ekzemple, "memori" kaj "memorigi" por la itala lingvo (la italoj uzas nur la 
verbon "ricordare").


Mitologie via...  :)

Antonio Codazzi

Rispondere a