Marc: Gxi ne eniris mian version de la franca. ** Nu bone, pri la franca ni tie cxi ja ankaux ne diskutas. **
La nocio ekzistis en plej diversaj lingvoj de tre longe, kun nacilingvaj nomoj. Same en Esperanto. Nenio pravigas, ke pro modo, snobeco, ekonomipolitika-kultura hegemonio oni eljxetu la tradiciajn terminojn favore al la usona. ** Nu tamen, en la germana la "nacilingva nomo" estas "Cartoon". La vortaro de Wahrig nur donas difinon, sed neniun "pure germanan" sinonimon. ** >Do plian fojon la cxiam sama demando de ReVo: cxu prisilenti, cxu noti kaj >eble averti aux proponi pli bonstilan alternativon. Se vi prisilentas, la >homoj sercxas alie, ekz. en Vikiopedio aux Krause eo-de 1999. Gvidi uzon >oni >nur povas per konvinkaj alternativa modelo. Jes, cxiam la sama demando, sed cxiam same respondata: "kartuno" bedauxrinde ekzistas, oni gxin do enkonduku ** Mi konsentas, ke oni gxin registru en ReVo.** kun (1) limigo de la signifoj (nur filmo, ne desegno), (2) resendo al preferinda(j) formo(j). ** (1) tre duba. Origine gxi estis malneto de desegnajxo, poste unubilda desegnajxo (kontraste al komikso, kiu estas bild*strio*) kaj nur poste filmo el tiaj bildoj ([Cartoon] désigne à l'origine, chacun des dessins composant un film de dessins animés. Et ensuite, par extension, ce mot désigne le film lui-même. = W-fr, sed kp. kun W-en kaj de tie al la aliaj lingvo-versioj // http://en.wikipedia.org/wiki/Cartoon). En la germana cxefe la satira bildo, la filmo = Zeichentrickfilm.** La problemo tie kusxas en la multeco de preferindaj formoj. Renato citis kelkajn, ** Jes, tiu multeco kutime ekestas, cxar nur ekzistas iuj alproksimigxoj, kiel montras la foje eble tauxgaj, foje eble maltauxgaj partaj sinonimoj de R. ** dum mi uzas alian (movdesegnajxo), kiu eble respegulas la francan terminon (dessin animé), sed ekzistas en la uzo kaj en vortaroj (se ne en PIV). ** Mi ne trovis "movdesegnajxo" en iuj vortaroj. Kie do? ** Kore, Marc ** Bernhard **
