Bernhard:

>Marc:
>Gxi ne eniris mian version de la franca.
>
>** Nu bone, pri la franca ni tie cxi ja ankaux ne diskutas. **

Temas pri la internacieco de "kartuno", do gxia foresto el la franca havas 
signifon.

>La nocio ekzistis en plej diversaj
>lingvoj de tre longe, kun nacilingvaj nomoj. Same en Esperanto. Nenio
>pravigas, ke pro modo, snobeco, ekonomipolitika-kultura hegemonio oni
>eljxetu la tradiciajn terminojn favore al la usona.
>
>** Nu tamen, en la germana la "nacilingva nomo" estas "Cartoon". La vortaro
>de Wahrig nur donas difinon, sed neniun "pure germanan" sinonimon. **
>
> >Do plian fojon la cxiam sama demando de ReVo: cxu prisilenti, cxu noti kaj
> >eble averti aux proponi pli bonstilan alternativon. Se vi prisilentas, la
> >homoj sercxas alie, ekz. en Vikiopedio aux Krause eo-de 1999. Gvidi uzon
> >oni
> >nur povas per konvinkaj alternativa modelo.
>
>Jes, cxiam la sama demando, sed cxiam same respondata: "kartuno"
>bedauxrinde ekzistas, oni gxin do enkonduku
>
>** Mi konsentas, ke oni gxin registru en ReVo.**
>
>kun (1) limigo de la signifoj
>(nur filmo, ne desegno), (2) resendo al preferinda(j) formo(j).
>
>** (1) tre duba. Origine gxi estis malneto de desegnajxo, poste unubilda
>desegnajxo (kontraste al komikso, kiu estas bild*strio*) kaj nur poste filmo
>el tiaj bildoj ([Cartoon] désigne à l'origine, chacun des dessins composant
>un film de dessins animés. Et ensuite, par extension, ce mot désigne le film
>lui-même. = W-fr, sed kp. kun W-en kaj de tie al la aliaj lingvo-versioj //
>http://en.wikipedia.org/wiki/Cartoon). En la germana cxefe la satira bildo,
>la filmo = Zeichentrickfilm.**

Mi rediras, ke "cartoon" ne estas franca vorto. Gxia apero en W-fr estas 
simptomo de la supre aludita ekonomipolitika-kultura hegemonio, kaj de la 
gxenerala sxafeco.

>La problemo tie kusxas en la multeco de preferindaj formoj. Renato citis
>kelkajn,
>
>** Jes, tiu multeco kutime ekestas, cxar nur ekzistas iuj alproksimigxoj,
>kiel montras la foje eble tauxgaj, foje eble maltauxgaj partaj sinonimoj de
>R. **
>
>dum mi uzas alian (movdesegnajxo), kiu eble respegulas la francan terminon
>(dessin animé), sed ekzistas en la uzo kaj en vortaroj (se ne en PIV).
>
>** Mi ne trovis "movdesegnajxo" en iuj vortaroj. Kie do? **

Almenaux en GDFE, sxajnas (mi rekontrolos morgaux, se vi bezonas certecon).

Kore,

Marc



Rispondere a