Sergio:

> Tio estas afero de konvencio:

** Jes, do kial vi poste argumentas pri "logiko"?**


> Ruslingve ni majuskligas nur la unuan vorton de plurvorta titolo:

** Nu bone, sed Esperanto nek estas la rusa nek la hinda. Gxi havas sian 
propran konvencion / tradicion. **

...
>> Wieland:
>>  Sxajnas al mi strange unue
>>  Malnova testamento
>>  kaj poste
>>  Hebrea Biblio
>
> "Biblio" mem estas propra nomo.  Tial ĝi ne akiras sian majusklon ĉe
> titoligo, sed konservas ĝin en kombinita titolo.
>
> Male, "testamento" estas komuna substantivo:

** Gxi estas propra nomo. Tie cxi ja ne temas pri iu skriba lasta volo de iu 
onklo.**

>> Wieland:
>>  En PIV mi ne trovis klaran respondon. ...

**PIV2002 por la Bibliaj libroj tute klare indikas "Testamento" kaj poste en 
la ekzemploj: "la Malnova (hebrea), la Nova (greklingva) ~o [= Testamento]. 
PIV tiel fidele raportas la *Esperantan* konvencion / tradicion. **


> ... Multaj lingvoj tiun strangaĵon [majusklojn] ne havas
> (ĉina, japana, araba, hinda, hebrea, armena, kartvela...).

** Esperanto havas ilin, vd. Fundamenton (propra nomo de iu libro, ne la 
fundamento de via domo). **

** Kial tiu cxiama emo nei jardek-longan tradicion? Kion oni gajnas krom 
semi dubojn?**

Bernhard


Rispondere a