>>>> Wieland:
>>>> En PIV mi ne trovis klaran respondon. ...
> BP> **PIV2002 por la Bibliaj libroj tute klare indikas "Testamento" kaj 
> poste en
> BP> la ekzemploj: "la Malnova (hebrea), la Nova (greklingva) ~o [= 
> Testamento].
> BP> PIV tiel fidele raportas la *Esperantan* konvencion / tradicion. **

> Mi komprenis PIV2002 tiel, ke la tildo ne montras, cxu la vorto estas
> majuskla. Pro tio mi citis Afriko, ~ano (sendube afrikano).
> Same kiel vi, mi pensas ke la dua senco de testamento estas nomo.

Kara Wieland,

montras gxin "(T)~o", vd. la klarigon de la simboloj p. 38 ("sxangxo de 
minusklo al majusklo kaj inverse"), kaj kp. "franc/o. Civitano de (F)~io. 
...", rus/o. Ano ... logxanta precipe en (R)~io" ktp.. Same cetere en Krause 
de-eo "la Malnova (Nova) Testamento", de Smedt eo-nl kaj tiel plu. Vi pravas 
pri Afriko, kie devus esti (a)~ano.

 Cetere ankaux la ekzemplo mem en ReVo: " la rektoro ... ordonis, ke Jocxjo 
traduku sur la klastabulo unu simplan fragmenton el la **Nova Testamento** 
[3] [Ivan G. Ŝirjaev: Sen titolo, ĉapitro 32] kaj en la sampagxaj tradukoj 
mem.

Mi ne komprenas, kiel oni ecx nur povas dubi pri la Esperanta konvencio 
argumentante per la kartvela ktp-a :-((

Amike

Bernhard

(P.S. Cetere - kiel tiom ofte en ReVo - unu plia malklara kaj maltrafa 
ekzemplo-frazo, kiu ne klarigas la esencon de Nova Testamento). 

Rispondere a