Kara Sergio,

mi jam skribis tion antaux du tagoj, sed bedauxrinde ne alvenis:

Monday, September 8, 2008, 8:39:12 AM, Sergio/vi skribis:
SP> Tio estas afero de konvencio: ĉu en pluvorta titolo oni majuskligu
SP> ĉiun vorton? ...

Koran dankon por via detala respondo.
Mia demando estis, cxu ekzistas tio konvencio? Cxu mi povas trovi tion
ie skribita? Aux cxu tio estas silenta konvencio de la revuloj aux de ...?

Laux la respondoj estas multaj opinioj, sed ne skribita konvencio.

Se vi proponas "Nova testamento".
Tiam mi demandas pli:
Cxu ni sxangxu
          Alaska Duoninsulo
          Alaska Golfo
          Aleksandro la Granda
          Aleutaj Insuloj
          Antarkta Oceano
          Araba Duoninsulo
          Araba Maro
          Arkta Oceano
          Aŭstrala Krono
          Azova Maro
en ReVo? Mi nur trarigardis la a-indekson.
Golfo (ne temas pri la auxtomobilo) ne estas nomo, cxu?
Mi trovis pli da ekzemploj por majuskla dua vorto en nomo ol minuskla.

En la rusa Aleksandro la Granda estas
Александр Македонский
aux
Алекса́ндр Вели́кий.
almenaux laux ru.wikipedia.org
Do ankaux en la rusa oni povas skribi du vortoj kun majuskloj?

Interesa estas ankaux "Северный Ледовитый океан". Laux mia malbona
kono de la rusa "Norda Glaciita oceano" 
http://ru.wikipedia.org/wiki/%D0%A1%D0%B5%D0%B2%D0%B5%D1%80%D0%BD%D1%8B%D0%B9_%D0%9B%D0%B5%D0%B4%D0%BE%D0%B2%D0%B8%D1%82%D1%8B%D0%B9_%D0%BE%D0%BA%D0%B5%D0%B0%D0%BD

Tamen min ne interesas la rusa lingvo sed Esperanto.

Cxu estas alia signifo se mi skribas "Aleksandro la Granda" aux
"Aleksandro la granda"?

-- 
amike
 Wieland                            mailto:[EMAIL PROTECTED]


                
___________________________________________________________ 
Telefonate ohne weitere Kosten vom PC zum PC: http://messenger.yahoo.de

Rispondere a