> Kara Markos kaj listanoj,
> 
> mi fin-re-legis la Fundamenton por kompreni, kvazaŭ mi venas el Marso, 
> la sistemon de la adjektivoj el agaj radikoj.
> 
> Mi trovis multajn adjektivojn, kiuj konservas la aga sencon de la 
> verbo, ekzemple: nutra, brula, edziĝa, montra, demanda, ktp...
> 
> La plej frapa ekzemplo pri tio, kion ni serĉas estas en la ekzerco 30-a:
> 
> La _montritajn_ naŭ vortojn mi konsilas bone ellerni.............
> 
> kaj kelkajn liniojn poste
> 
> Se ni aldonas la litero "t" , ni ricevas vortojn _montrajn_....
> 
> 
> Kiel honesta marsano mi devas diri, ke mi trovis ankaŭ du adjektivojn, 
> kiujn mi ne povas klarigi: "suspekta" kaj "ĝoja", kiuj klare en la 
> ekzemploj ne havas la ĝustan signifon "suspektanta" kaj "ĝojanta".
> 
> Sed el la absoluta plejmulto kaj el tio, kio estas dirita en la 
> gramatiko pri la participoj, mi povis nur eltiri mian ĝeneralan konkludon:
> 
> falsa = rilata al falsado
> falsita = kiun oni falsis.
> 
> amike
> 
> Renato

Tamen estas:
la parola lingvo kaj la skriba lingvo.
parola lingvo ne signifas parolanta lingvo
skriba lingvo ne signifas skribanta lingvo.

Freŝdate mi hezitis inter "parolata lingvo" kaj "parola lingvo", mi do 
kontrolis en ReVo kaj trovis ke eblas diri "parola lingvo".
Ne klare estas por la adjektivoj el aga radiko kiam ili ne estas 
participe uzataj.
Mireja

Rispondere a