--- On Mon, 10/6/08, mireille.corobu wrote:
[...]
> Tamen estas:
> la parola lingvo kaj la skriba lingvo.
> parola lingvo ne signifas parolanta lingvo
> skriba lingvo ne signifas skribanta lingvo.
Mi ankaŭ dirus, ke "skriba lingvo" ne estas "skribata lingvo" --
ĝi estas "skribolingvo", lingvo uzata en skribado.
Kaj "parola lingvo" pli ĝuste estas "buŝa lingvo" aŭ "parollingvo", la
lingvo uzata buŝe aŭ en parol(ad)o.
"La parolata lingvo" estus por mi la lingvaĵo reale parolata en iu
specifa okazo, proksimume kiel "la lingvo kiun li uzis en ĉi tiu
okazo ...".
--
Sergio