Fernando: > Nu, la radiko trovas similantajn en la internacia kulturo, do ne estas > strange, ke gxi eniris Esperanton (angle, france, germane, svede, kimre, > portugale, itale, katalune, hispane ktp. ktp. ktp. la vorto estas perfekte la > sama: polio). Krom tio gxi ja estas uzata en Esperanto kun tiu gxusta signifo. Ni vidu ekz-e "La infansava nokto", de Curt Riess (tradukis O. Ginz): // http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/np/np5705/nokto.html - "Ĉirkaŭ la jaro 1900 estis jam konstatite: Polio estas infekta malsano, aperanta en la tuta mondo." -
Vi pravas koncerne la francan, sed mi restas kun dubo rilate E-on. Tion mi neniam renkontis. Antaux ol enkonduki tiun vorton, necesas certigxi, ke ne temas pri lingva specifajxo de unu auxtoro. Kore, Marc
