Sebastian: >Vi vere povas konfuzigi aliajn redaktantojn ... > >Vorto (mi nun ne volas disputi cxu gxi estas radiko, prefiksoido, >pseuxdoprefikso aux io alia) _polio_ ekzistas en Esperantujo.
Eble vi ne volas, sed vi devas. Se "polio-" estas prefikso, gxi ne povas esti prezentata kiel "poli/o" (artikola cxefvorto) kaj "polio" (derivajxo). Vd la ekzemplon de "tele-" por la gxusta maniero prezenti (kiu tamen ne aplikigxas al "polio-", cxar tiu lasta ne rajtas pretendi sin prefikso). >Kiel nomo de lando (Pollando/Poluje), gxi uzatas malofte (sed ne tiom, kiom >rimarkis Fernando): Certe. >Kiel nomo de malsano gxi ankaux ekzistas (kiel ankaux rimarkis Fernando): > > Ni vidu ekz-e "La infansava nokto", de Curt Riess (tradukis O. Ginz): > > http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/np/np5705/nokto.html > > "ÄirkaÅ la jaro 1900 estis jam konstatite: Polio estas infekta malsano, >aperanta en la tuta mondo." > >krome: >- "Memhelpa grupo por Polio-malsaniÄoj": >http://www.volny.cz/aeh-ikeh/informilo/INFORMILO_2005_1.htm >- "Jonas Salk, usona epidemiologo de la unua sukcesa vakcino kontraÅ polio": >http://fg.tribes.cc/fr/px/url/320/eo.wikipedia.7val.com/w/index.php?title=23 >-a_de_junio&diff=1342176&oldid=1340858&s=s Mi jam diris, ke tio por mi estas surprizo. Kiel diras Jxeromo, la fakto, ke vere temas pri E-a vorto ne erara transpreno de nacilingva formo restas por pruvi. Do se vi vere volas enkonduki gxin, necesas skribi tiun atentigon. >- kaj en PIV2, de kie mi prenis difinon. Tio estus forta argumento, sed mi ne trovis "polio" en PIV kiel nomon de malsano (do kun radiko "poli"). >Certe, endas skribi en artikolo poli2.xml, ke polio (malsano) estas evitinda >formo kaj ligi al poliomjelito (Vikipedio jam havas tian resendon). Jes, se... >Ankaux vortoj: polo-cxemizo kaj Marco Polo, ekzistas en Esperantujo, sed >vere, mi nun ne scias kiumaniere mi verku artikolo(j)n (aux cxu tute ilin ne >verki?) por ke mi montru al ReVo uzanto, ke Marco Polo NE estis polo? Se vi ne scias, prefere ne faru :-) La sporto nomigxas "poloo" (radiko "polo/"), de tie devenas "polo-cxemizo". En Marko Polo, temas pri persona nomo, kiun oni rajtas konsideri E-igita, do kun radiko "pol/" homonima al tiu de la la logxantoj de Pollando. >Kiel >mi atentigu do, ke la menciita supre malsano ne devenas de Pollando/Polujo? Estas neniu risko, ke "polio", se gxi ekzistas kiel nomo de malsano, sugestus la difinon "malsano devenanta el Pollando". > > -- Marc: > > Sxajnas, ke Sebastian iom eksperimentas por lerni. >Vi tute pravas. Al mi la afero sxajnis simpla ... nun mi lernas ne esti tiom >memfida ;) >Tamen miaj "eksperimentoj" devenas nur de viaj konsiloj. Mi ne kritikis... Bone, ke vi spertigxas strebante al iom-post-ioma plibonigo. Kore, Marc
