Saluton,

Renato Corsetti skribis:
> Russ:
> > polio estas "prefikso" kun ekzemploj "~encefalito, ~bulbito, ~mjelito".
> > poliomjelito estas la malsano
>
> Se oni nepre volas enkonduki tion, almenaŭ oni respektu la elparolon en
> kelkaj lingvoj kaj skribu "polj-o".
>
> Laŭ mi "infana paralizo" estas tio, kion ĉiuj povus pli facile kompreni.

Saluton Renato.
"Infana paralizo" ne estas facile komprenebla, sed nur "netaŭga".

La medicino uzis tiun vorton kiam ĝi ne sciis ke la bakterio kiu kaŭzas la 
"infanan paralizon" kaj la bakterio kiu kaŭzas la paralizon de la kardia-spira 
sistemo en la adoltoj kaj en la adolestantoj estas la sama!

Tiu bakterio agresas la grizan parton de la mjelo...
kaj do "polios" (prefikso por "griza substanco de la centra nerva sistemo") + 
"myelos" (mjelo) + "ite" (sufikso por "inflamo" aŭ "akuta malsano")... t.e. 
akuta malsano de la griza materio de la mjelo.

La infanoj estas pli malimunaj ol la adoltoj, sed parto de ili eblas supervivi 
(pli ol la adoltoj, ĉar en la infanoj la malsano plejofte estas "periferia")... 
memkompreneble kun gravaj lezoj.

**
Saluton Russ.

Russ skribis:
> Interese unu difino tie mencias ke la angla malsanonomo
> "poliomyelitis" estis kreita en 1878, kaj la pli frua nomo estis
> "infantile paralysis (1843)"... do ja "infana paralizo" tre kongruas
> kun la pli frua angla nomo de la malsano!

Ambaŭ la anglaj vortoj devenas de la sciencaj helen-latinaj formoj (la unua de 
la helena kej la dua de la latina). :)

**

Sa*N*ideane via,

Antonio Codazzi

Rispondere a