On Wed, Dec 3, 2008 at 10:10 PM, Wieland Pusch <[EMAIL PROTECTED]> wrote: > Kara Marc, > > Wednesday, December 3, 2008, 7:40:43 PM, Marc/vi skribis: > MB> Nu, tio ne estas nepra informo por diri. Cxu oni diras en REVO, kiel nomas > MB> sin mem cxinoj, japanoj aux hispanoj? > Se cxinaj esperantistoj ne nomas sin cxinoj, sed havas alian vorton, > oni menciu tion laux mi. > Cxu ne Barato kaj Hindujo estas tia?
Estas evidenta diferenco inter: 1. Kiel homoj nomas sin en Esperanto (ekz diskutoj pri Barato kaj Hindujo), kiu sxajnas eble inda ero por difino (tamen la ReVo-artikoloj pri Barat- kaj hind- ne sxajnas eksplicite trakti tiun disputon) kaj 2. Kiel homoj nomas sin en propra lingvo. (Estus iom absurde nenecese, ekzemple, se la difino de "usonano" klarigus ke efektive usonanoj nomas sin "Americans", kaj la difino de "polo" klarigus ke poloj nomas sin "polacy", cxu ne?) Tio sxajnas esti tasko por la nacilingvaj tradukoj en ReVo, ne por la Esperanta difino de la Esperanta vorto, laux mi. amike russ
