Fred, saluton!

  Cxu "halouxino", cxu "haloino" kongruas al la nacilingva uzo estas
> arguebla; sed "halovino" ne kongruas al la nacilingva uzo.
>
Necesas scii cxu oni celas transskribon aux esperantan vorton. Estas sekura
moro v-igi la anglalingvan w, cxu ne? Samkiel estas sekura la moro fari kv
aux gv la latinan qu kaj gu. Samkiel oni ne skribas Paraguxajo por Paraguay
(sed Paragvajo), oni ne skribus Halouxino por Halloween, kongrua a la stilo
de Vasxingtono.

La moro igi eno la originala "in" tamen ne estas vere sekura, kiel rimarkis
Sergio iom antauxe. E-istoj cxiam dubas cxu igi eno aux ino. Do kaj Haloveno
kaj Halovino estas kompreneblaj esperantigoj.

Teni w kiel ux estas vere malofta, do ne tiel rekomendinda. La sola
ekzemplo, kiun mi rememoras, estas Neuxtono, kiu ne farigxis Nevtono. Cetere
mi ne apogus Halouxino aux Haloino, cxar ili ne estas uzata, sed aperis
kiel frukto de nia aparta diskuto. Haloveno kaj Halovino tamen jam estas
certgrade uzataj. Cxu vi konsentas?

Brakumon,

Fernando

Rispondere a