Wieland:

>ReVo havas la vorton navahx/o
>http://www.reta-vortaro.de/revo/art/navahx.html
>kaj Vikipedio navahoj (navajoj)
>http://eo.wikipedia.org/wiki/Navahoj
>
>Krom la pluralo temas pri diversaj radikoj kaj nenio mencias la alian
>formon. Cxu mi aldonu indikojn por la aliaj formoj?
>Cxu io formo estas evitinda aux preferinda?

Sxajnas, ke la etimologio de la vorto ne estas precize konata, sed restas 
unu afero certa, nome ke la vorto eniris la okcidentajn lingvojn pere de la 
hispana. Kiel esperantigi la hispanan "navajo"?  Laux la elparolo estas 
evidente "navahxo", do kial oni elektu alian regulon cxi-okaze? La du 
variajxoj de Vikipedio ("navaho" kaj "navajoj") sxajnas al mi tute arbitraj 
(pri "navaho" versxajne kulpas iama stadio de la angla, ecx se estas nun 
pli politike gxuste skribi "navajo" aux "diné", kiel montras la angla 
Vikipedio).

>Laux mia kompreno la Navajxoj nomas sin Dineoj aux Dineo, sed tion mi nek
>trovis en ReVo nek en Vikipedio.

Nu, tio ne estas nepra informo por diri. Cxu oni diras en REVO, kiel nomas 
sin mem cxinoj, japanoj aux hispanoj?

Kore,

Marc



Rispondere a