joop:
> ... Ĝenerala - kaj senJava - solvo por ĉiuj latinidaj lingvoj estus unikoda 
> traduko al la sendiakrita versio, ĉiu sendiakrita signo ordigata laŭ la 
> unikodn-ro de ebla(j) diakrita(j) aldono(j).

certe, pli gxeneralaj reguloj igus la taskon malpli peza, ecx se la rezulto ne 
konformus al unuopaj naciaj kutimoj.  mi ne certas cxu mi tute komprenas vian 
proponon, sed miaopinie oni tamen distingu en cxiu lingvo kromsignajxojn kun 
propra rango disde kromsignajxoj sen propra rango.  ekzemple cxehxaj kromsignaj 
konsonantoj havas propran lokon en la aboco:

  acetal
  acyklický
  ačkoli

dum kromsignaj vokaloj tuj sekvas la senkromsignaj:

  akace
  akácie
  akademická
  
por interpunkciajxoj(spaco ' -...) eble la unikoda rango suficxus. 

jxeromo

Rispondere a