Saluton, Vilhelmo Lutermano skribis: > Che 'mitingo' trovighas komplika difino, kvazau tiu vorto estus > nemalhavebla kaj nur komplike chirkauirebla: "Amasa publika kunveno > politika ...",
Laux vortaro Minnaja, la vorto "mitingo" signifas nur "politika kunveno". > dum ghi signifas ja simple "(politika) amaskunveno". > Mi proponas anstatauigi la tiean difinon per: "=politika amaskunveno". Laux mia vidpunkto, "amaskunveno" estas troa. :) Fakte, en multaj "mitingoj" cxeestas nur elektitaj partoprenantoj (do la amaso estas flankenenmetita). Mi samopinias kun Joop pri... (Joop skribis:) > Fakte ĝi estas moda "internacia" ĵargono; plej bone estus marki ĝin > kiel modan "pruntvorton". Tamen... (Joop skribis:) > Menciinda estas la origina signifo, ĉar mitingo ankaŭ uzeblas por la > aliaj anglaj signifoj. ...mi malsamopinias pri la ebleco uzi gxin gxenerale, ankaux se li pravas pri la uzo de "meeting" en multaj ne-politicaj kunvenoj (ekzemple, en Italio ekzistas fama "meeting" kiu estus pri religio). Finfine, laux mia vidpunkto, estas pli bone uzi "politika kunveno" aux "politika renkontigxo" aux (se popola) "politika amaskunveno" aux "religia kunveno", k.t.p. ol "mitingo". Do mi samopinias kun Vilhelmo: > Mi proponas anstatauigi la tiean difinon per: "=politika amaskunveno". memkompreneble sen "amas-" (aux ankaux kaj kun kaj sen). Mit-inge via, :) -- Antonio Codazzi
