--- On Wed, 3/18/09, f_sophia wrote:

> Sergio Pokrovskij ha scritto:

>> Mitingo nepre estas publika.  Nepublika amaskunveno ne estas
>> mitingo.

>> Ĝia celo estas opiniesprimo -- dum alia politika amaskunveno (ekz-e
>> kongreso de respublikana partio en Usono) havus alian politikan
>> celon (nomumi kandidaton por prezidenta elekto) ne nepre estas
>> mitingo.

> Evidente, la angla vorto "meeting" rilatas al malsamaj aferoj en
> malsamaj landoj

Nin tamen interesas la uzado en Esperanto.  La signifo kiun mi
priskribis estas bone atestita en nia literaturo (ankaŭ ReVo donas
ekzemplojn); ĝin celas la PIV-oj (eĉ se ili ne tute precize ĝin
difinas).

> [ekzemple, vi povas legi mian antauxan mesagxon].

El via mesaĝo mi ne sukcesis kompreni, KIUJN aliajn signifojn vi
celas.  Se vi volas pridiskuti iujn, donu ekzemplojn.

Tamen la uzo de "mitingo" pri ĝeneralsenca "kunveno" estas evitinda,
ĉar tio estus malnecesa redundaĵo por kiu ni havas la firme establitan
vorton "kunveno".

> Do, estus bone konsideri kaj CXEFE klarigi la uzadon en Esperanto
> tial ke tio ne povas krei miskomprenojn pro la "nacia uzado" de la
> "internacia" vorto.

Jes.  Tio tamen estas la malo de la intenco de la iniciatinto de la
fadeno, kiu volis "simpligi".

-- 
Sergio







      

Rispondere a