Sergio Pokrovskij ha scritto: > Mitingo nepre estas publika. Nepublika amaskunveno ne estas mitingo. > Ĝia celo estas opiniesprimo -- dum alia politika amaskunveno (ekz-e > kongreso de respublikana partio en Usono) havus alian politikan celon > (nomumi kandidaton por prezidenta elekto) ne nepre estas mitingo.
Evidente, la angla vorto "meeting" rilatas al malsamaj aferoj en malsamaj landoj [ekzemple, vi povas legi mian antauxan mesagxon]. Do, estus bone konsideri kaj CXEFE klarigi la uzadon en Esperanto tial ke tio ne povas krei miskomprenojn pro la "nacia uzado" de la "internacia" vorto. Dankon, -- Antonio Codazzi
