Russ Williams skribis: > La mallongigo "DVD" estas tre internacia, do mi ofte auxdas/vidas gxin > ankaux en Esperanto... (diritan "do-vo-do") > (Vidu alilingvajn ligilojn sur la artikolo http://eo.wikipedia.org/wiki/DVD ) > Laux tiu artikolo "lumdiskego" ankaux tauxgas, sed mi neniam auxdis > gxin en reala konversacio...
Mi iam demandis (ie) kion signifu "lumdiskego", kiam daure aperas novaj specoj kun chiam pli granda kapacito. Siatempe ordinaraj k-diskoj estis la plej kapacitaj, poste aperis DVD-oj, kaj nun ni jam havas ankau "Bluray"-diskojn. Se DVD estas "lumdiskego", chu tiam "Bluray"-disko estas "lumdiskegego"? Certe baldau aperos ech pli ega speco, chu "lumdiskegegego"? Kaj poste? Respondon mi neniam ricevis... -- Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
