Sergio:

> > Mi auxdas preskaux cxiam nur la formon "lumdisko".
> > Antauxe mi auxdis ankaux "CD", "KD", "kompaktdisko".
> > Tiujn formojn mi auxdas kaj legas cxiam malpli ofte.
>
>Efektive.  La serĉo per la Kukolo donas (rondigite):
>8_650 trafojn por "kompaktdisko*" kaj
>11_000 trafojn por "lumdisko*".
>
>En la moderna kunteksto probable konvenas rigardi "lumdisko"n kiel
>supernocion por ĉiaspecaj optikaj diskoj.

Mi tute konsentas kun tio. Por precizigi la tipon de lumdisko eblas uzi la 
anglan akronimon kiel (fremdan) flankelementon: "CD-lumdisko", 
"DVD-lumdisko", aux krei terminon kun analizebla preciziga elemento: 
"unuageneracia lumdisko" ("dua-", "tria-", "kvara-"...), "bluradia 
(lum)disko", "kvarkomosep-lumdisko" (= 4,7-gigabitoka lumdisko) ktp.

Kore,

Marc


Rispondere a