Marc Bavant skribis:
> Por precizigi la tipon de lumdisko eblas uzi la
> anglan akronimon kiel (fremdan) flankelementon: "CD-lumdisko",
> "DVD-lumdisko",
Jes, tio eblas. Au ech pli mallonge "CD-disko", "DVD-disko" k.t.p.
Sed ne chiam ekzistas akronimo. Por "Blu-ray" io tia ne haveblas.
Tiam oni devas uzi "Blu-ray-(lum)disko", kio eble ne tiom konvenas,
se oni deziras Esperantan nomon.
> aux krei terminon kun analizebla preciziga elemento:
> "unuageneracia lumdisko" ("dua-", "tria-", "kvara-"...), "bluradia
> (lum)disko", "kvarkomosep-lumdisko" (= 4,7-gigabitoka lumdisko) ktp.
Tio tamen postulas, ke la diversaj specoj aranghigu en
klara generacia sinsekvo. Tiel tamen ne chiam estas. La du konkurencaj
variantoj "Blu-ray" kaj "HD DVD" apartenas al la sama generacio. Kaj
krome tia sistemo postulas, ke la parolantoj konu la tutan historion.
Lau mia pritakso multaj tamen havas tre nebulan bildon pri tio, kioma
generacio estas ekzemple "Blu-ray". Sed oni ghenerala ja konas la nomon
"Blu-ray" (au oni chiuokaze ne povas orientighi...).
--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>