2009/3/26 Wieland Pusch <[email protected]>: > Kara Russ, > > pardonu la malbone kopiitan temon.
Nu facile eblas ripari tion. :) > Sed kial? > Mi supozas, cxar ne eblas krei aliajn vortojn de polite/ > Do ne eblas politei aux politea. > Sed nur eblas politeismi kaj politeisma. > > Jes. Estas nur unu ekzemplo de multaj. Nu mi konsentas ke tiaj vortaj malkonvenas, sed tiaj ili estas, kaj la vortaro ne mensoge asertu ke temas pri polite/ism/o kiam ne estas tiel. Sed ni ne havas devon uzi tiujn vortojn, kiuj ofte sxajnas esti auxtomataj neologismoj senpense uzitaj anstataux konstruitaj vortoj... kaze de "politeismo" specife, plur/di/ism/o sxajnas suficxe bona diskonstruebla versio de la oficiala politeism/o, kaj vi povos plurdiumi en plurdia maniere plurdie lauxvole! :) amike russ
