--- On Thu, 3/26/09, Wieland Pusch wrote:
[...]
> Momente la difino de politeisto estas
> "Politeismano."
> Certe ligo al politeismo mankas.
> Cxu "plur/di/isto" ankaux estas tauxga difino?
> Kun guglo mi trovis politeisto 341 foje.
> plur/di/isto mi ne trovis
Tamen la Kukolo donas 89 trafojn por "plurdiismo".
> Do mi ne povas aldoni plurdiisto al di.xml ?
Se estos "plurdiismo", tiam "plurdiismano" estos tute regula derivaĵo
(kia cetere estas "plurdiismo" mem).
Mi havas rezervojn pri la misuzo de -isto kiam temas pri -ismano: tio
estas kontraŭ la aglutina karaktero de Esperanto, kaj en tio estas
lingva surdeco. Oni povas diri "islamisto" paralele kun "islamano" --
sed -isto estas radikalulo, dum -ismano estas simple ano de la
koncerna religia komunumo. "Esperantisto" estas pli ol
"esperantolingvano", temas pri movadano. Ktp.
--
Sergio