2009/7/2 Marc Bavant <[email protected]>:
> Kara Paul,
>
> Mi de pluraj monatoj ne redaktis, sed sxajnas, ke ankoraux tiam validis la
> principo, ke okaze de kolizio inter du redaktoj oni ricevas erarindikon en
> la raporto (pli-malpli: "vi ne uzis la plej aktualan version de la dosiero").

Tio okazis al mi lastatempe (mi ricevis tian avertan retposxton).

Sed tio pensigas min pri pli gxenerala demando: sxajnas ke la sistemo
estas tia, ke periode (pli-malpli cxiutage, sed fojfoje pli longe) iu
programo traktas cxiujn pagxojn en granda grupo kune, do ofte oni
devas atendi suficxe longe por ricevi tian avertan retposxton. Krome,
se oni poste volas plu redakti la saman pagxon, oni devas atendi gxis
tiu perioda procedo okazos.

Cxu ne estus eble tuj trakti la sxangxojn kiam iu redaktas pagxon?
Tiel oni povus tuj re-redakti se oni deziras, kaj tiel oni tuj scius
se estis tia kolizio (aux alia eraro). Kaj cxar la granda plejmulto de
pagxoj ne sxangxigxas de tago al tago, mi imagas ke tia individua
poredakta procedo postulus malpli da tempo ol cxiutage reekzameni
cxiun pagxon en la sistemo. Sed mi povas imagi ke la programista(j)
zorganto(j) de la sistemo simple ne havas tempon verki novan programon
tiel...?

amike,
russ

Rispondere a