Saluton,

kvankam mi estas unu el la plej fruaj kunlaborantoj en ReVo, mi sentas 
min novulo tie ĉi. Mi forestis dum multaj jaroj, kaj nur nun malkabeis. 
Mi rimarkis multajn diferencojn inter tiam kaj nun. La "redaktoservo" 
multe pliboniĝis (oni povas tuj testi la sintakson, kia lukso!), sed - 
se mi ne miskomprenis - iuj flankoj malboniĝis. Siatempe oni estis 
avertita pri redaktokonflikto (la laboro de du personoj en la sama tago 
pri sama dosiero), sed nun ne. Mi nur hazarde rimarkis, ke miaj aldonoj 
al viol.xml ne aperis, ĉar iu alia aldonis ion en la sama tago. Ĉu vere 
estas tiel, aŭ ĉu mi ion pretervidis?

Amike,

Paŭl

Rispondere a