mi redaktis nemalhaveblan artikolon pri "ta" kun la kapvorto "ta ta ta" 
(http://www.reta-vortaro.de/revo/art/ta1.html).  por la kapvorto mi do skribis 
laux revo-konvencioj <tld/> <tld/> <tld/>.  sed post enrevigo la kapvorto igxis 
"tatata" anstataux "ta ta ta".  cxu tio estas korektebla?

se la korekto ne facilas pro trakto de aliaj plurvortajxoj mi kompreneble povas 
sxangxi al "ta-ta-ta" aux al alia el la diversaj skriboformoj troveblaj.

jxeromo

Rispondere a