Marc: > Sxajnas, laux la PIVoj, ke la radiko estas "ta ta ta", certe ne "ta". > Ne demandu, kiel eblas en-REVO-igi radikon kun enaj spacetoj... Miaopinie > estus senutile: pli bone modifi la radikon al "tatata".
dankon pro la ideo. tamen cxu la skribo "tatata" ne sugestus akcentadon kiu ne nepre respondas al la realo? pli grave ekzistas ne decidiga sed atentinda argumento kontraux triopa "ta ta ta" kiel radiko, nome ke kelkfoje la triopeco ne estas obeata: - en la ekkria senco: "Ta, ta, ta, ta, cxu vi frenezigxas, belulino mia?" (kastelo de prelongo / h. valienne) - en la sonimita senco: "La oreloj ekkaptas la konatan ta-ta-ta-ta. Nia mitralo, pro dio!" (somermeze / p. kuusberg) jxeromo
