Jxeromo: >Marc: > > Sxajnas, laux la PIVoj, ke la radiko estas "ta ta ta", certe ne "ta". > > Ne demandu, kiel eblas en-REVO-igi radikon kun enaj spacetoj... Miaopinie > > estus senutile: pli bone modifi la radikon al "tatata". > >dankon pro la ideo. tamen cxu la skribo "tatata" ne sugestus akcentadon >kiu ne nepre respondas al la realo?
Kiu konas la realon? >pli grave ekzistas ne decidiga sed atentinda argumento kontraux triopa "ta >ta ta" kiel radiko, nome ke kelkfoje la triopeco ne estas obeata: >- en la ekkria senco: "Ta, ta, ta, ta, cxu vi frenezigxas, belulino mia?" >(kastelo de prelongo / h. valienne) >- en la sonimita senco: "La oreloj ekkaptas la konatan ta-ta-ta-ta. Nia >mitralo, pro dio!" (somermeze / p. kuusberg) Efektive, tio estas argumento. Gxi cetere montras, ke la uzado estas tute malkohera. Fojfoje du, fojfoje tri, fojfoje kun spaceto, fojfoje kun komo, fojfoje kun streketo, kun signifo fojfoje silentiga, fojfoje sonimita... Kial ne enkonduki nur la radikon "ta", sen provo difini "derivajxojn", cxar ili havas la saman "signifon", kiel la radiko, kaj prezentas nur esprimcelan obligon (kiel "ts! ts!", "plaux plaux" aux "aj! aj!")? (Nu, mi sugestas ion, sed necesus havi pli gxeneralan doktrinon, kiel pritrakti interjekciojn. La PIVa situacio bone montras kian kacxon, ili estigas.) Marc >jxeromo > > > > >------------------------------------ > >retposhtaj adresoj: > por afishi mesaghon: [email protected] > por aboni: [email protected] > por malaboni: [email protected] > administranto: [email protected] > >URL: > http://www.yahoogroups.com/group/revulojYahoo! Groups Links > > >
