Russ:
> Mi proponas uzi vikion anstataux redaktitaj-de-retejestro-html-pagxoj,
> por ke OD (kaj aliaj informaj pagxoj) estu pli facile redakteblaj de
> uzantoj, anstataux nuna situacio kiam homoj devas peti estron redakti
> pagxojn.

od?

gxenerale mi subtenas la ideon.  oni tiel povus pli facile dokumenti la 
funkciadon kaj tehxnikajn flankojn de revo, kiuj por multaj restas misteraj.  
restas tamen delikate konservi tian malfermitan manlibron en la praktika sfero. 
 mi memoras, kiom malfacile ni interkonsentis pri la paragrafo de la lingva 
manlibro "cxe kiu sinonimo meti la difinon?" 
(http://www.reta-vortaro.de/revo/dok/lingva_manlibro.html#sinonimoj).  mi 
ankaux vidas, kiom ofte oni parolas cxi tie kontraux la revo-fundamenta 
principo, ke gxi restu vortaro de la reala, uzata lingvo.  kiel la redaktado 
restos kohera, se iu revovikio cxiutage proklamos novan doktrinon?

cxu eblus havi vikion kun registritaj redaktantoj suficxe disciplinaj, ke ili 
verkus ene de antauxdifinita plano sen renverso de la baza regularo?

jxeromo

Rispondere a