2009/7/6  <[email protected]>:
> Russ:
>> Mi proponas uzi vikion anstataux redaktitaj-de-retejestro-html-pagxoj,
>> por ke OD (kaj aliaj informaj pagxoj) estu pli facile redakteblaj de
>> uzantoj, anstataux nuna situacio kiam homoj devas peti estron redakti
>> pagxojn.
>
> od?

Oftaj Demandoj.

> cxu eblus havi vikion kun registritaj redaktantoj suficxe disciplinaj, ke ili 
> verkus ene de antauxdifinita plano sen renverso de la baza regularo?

Kompreneble eblas. Vikio, same kiel preskaux iu ajn retejo, povas
permesi iun ajn krei konton, aux povas postuli aprobon de retejestro
por krei konton.

La plej fama vikio (Vikipedio) permesas al iu ajn krei konton, sed la
programaro uzata de Vikipedio (Mediawiki) havas opcion uzi pli
striktan politikon.

Principe samas al la redakta laboro de ReVo mem - kiel vi fidas min
kaj aliajn redaktantojn? :) 99% de la tempo, aferoj iras glate. Ni
cxiam povas kontroli sxangxojn faritajn de aliaj homoj, kaj se estas
konstantaj problemoj fare de iu homo, ni cxiam povas atentigi pri tio.

amike,
russ

Rispondere a