Jxeromo pravas, ke vikio povus montrigxi dangxera. Eble tamen ne pli 
danxgera, ol la normala funkciado de la redakta mehxanismo, en kiu ne cxiuj 
sentas sin ligitaj de la reguloj. Cetere cxu vikio por nur la oftaj 
demandoj estas pravigebla investajxo? Plu diskutinde.

Kore,

Marc

Jxeromo:


>Russ:
> > Mi proponas uzi vikion anstataux redaktitaj-de-retejestro-html-pagxoj,
> > por ke OD (kaj aliaj informaj pagxoj) estu pli facile redakteblaj de
> > uzantoj, anstataux nuna situacio kiam homoj devas peti estron redakti
> > pagxojn.
>
>od?
>
>gxenerale mi subtenas la ideon.  oni tiel povus pli facile dokumenti la 
>funkciadon kaj tehxnikajn flankojn de revo, kiuj por multaj restas 
>misteraj.  restas tamen delikate konservi tian malfermitan manlibron en la 
>praktika sfero.  mi memoras, kiom malfacile ni interkonsentis pri la 
>paragrafo de la lingva manlibro "cxe kiu sinonimo meti la difinon?" 
>(http://www.reta-vortaro.de/revo/dok/lingva_manlibro.html#sinonimoj).  mi 
>ankaux vidas, kiom ofte oni parolas cxi tie kontraux la revo-fundamenta 
>principo, ke gxi restu vortaro de la reala, uzata lingvo.  kiel la 
>redaktado restos kohera, se iu revovikio cxiutage proklamos novan doktrinon?
>
>cxu eblus havi vikion kun registritaj redaktantoj suficxe disciplinaj, ke 
>ili verkus ene de antauxdifinita plano sen renverso de la baza regularo?
>
>jxeromo
>
>
>------------------------------------
>
>retposhtaj adresoj:
>   por afishi mesaghon: [email protected]
>   por aboni:           [email protected]
>   por malaboni:        [email protected]
>   administranto:       [email protected]
>
>URL:
>   http://www.yahoogroups.com/group/revulojYahoo! Groups Links
>
>
>

Rispondere a