Renato Corsetti wrote:

> Aŭ Esperanto estas simpla kaj senescepta lingvo aŭ ĝi ne estas 
> plan-lingvo kaj ne meritas esti lernata.

Se ni estu konsekvencaj, planlingvo estas planlingvo eĉ se malbone 
planita aŭ poste evoluinta.

Se ni akceptas ke "planlingvo" povas signifi pli ol la nudan signifon de 
la radikoj, ĉar tiel ĝi uziĝas, tiam ni ankaŭ devas akcepti ke "korekta" 
povas signifi pli ol la bazan sencon de la radiko, ĉar tiel ĝi uziĝas.

Mi akordas, ke parolantoj devus distingi inter "korekta" kaj "ĝusta", 
sed estas fakto ke tre multaj tion ne faras, kaj ReVo estu priskriba kaj 
ne preskriba vortaro.

Rispondere a