Paul Peeraerts wrote:

>  > Mi akordas, ke parolantoj devus distingi inter "korekta" kaj "ĝusta",
>  > sed estas fakto ke tre multaj tion ne faras, kaj ReVo estu priskriba kaj
>  > ne preskriba vortaro.
> 
> Bone, sed kie estu la limo? Multaj parolantoj faras akuzativerarojn.
> Ĉu do ekde nun mencii ekzemplojn kun akuzativeraroj?

ReVo temas pri semantiko (signifo de vortoj) kaj via ekzemplo temas pri 
morfologio (formo de vortoj). Estas du gravaj malsamoj inter ili.

Unue, la signifo de vortoj en viva lingvo ŝanĝas multe pri rapide ol la 
formo de vortoj (kaj aliaj eroj de gramatiko).

Due, personoj kiuj faras akuzativerarojn scias ke temas pri eraro. Ili 
misparolas, kaj kiam iu rimarkigas, ili agnoskas ke ne parolas bone. Sed 
personoj kiuj uzas "korekta" anstataŭ "ĝusta" ne scias ke temas pri 
eraro. Ili pensas ke ili parolas senerare. (Kompreneble, temas pri eraro 
nur el preskriba vidpunkto.)

Alivorte, akuzativeraroj estas "eksternaj" eraroj: la parolo malsamas de 
la interna, mensa koncepto pri la afero. La parolanto parolas kontraŭe 
al sia interna bildo de la lingvo, sed ja havas saman internan bildon 
(almenaŭ rilate tiun eron) kiel persono kiu ne faras la eraron. La alia 
estas "interna" eraro. La parolanto parolas laŭ sia interna bildo de la 
lingvo, kaj havas malsaman internan bildon kiel persono kiu faras 
striktan distingon inter la du vortoj.

Mi esperas ke mi bone klarigis mian vidpunkton.

Rispondere a